Kanto al libereco

Mi tradukis ”Sång till friheten” de Björn Afzelius al Esperanto. Mi pensas ke vi povas kanti ĝin laŭ la sama melodio.

En översättning av Sång till Friheten på esperanto.

Kanto al libereco


Vi estas la plej bela, laŭ mia kor´
Vi estas la trezoro de la mondo
Vi estas kiel la steloj, kiel la ventoj, kiel la ondoj, kiel la birdoj, kiel la floroj sur la tero.


Vi estas mia gvidstelo kaj amik´
Vi estas mia kredo, espero, mia amo.
Vi estas mia sango kaj miaj pulmoj, miaj okuloj, miaj ŝultroj, miaj manoj kaj mia koro.


Libereco estas via bela nom´.
Amikeco estas via fierpatrino.
Justeco estas via frato, paco via fratino, batalo via patro, estonteco via respondec´.


Vi estas la plej bela laŭ mia kor´.
Vi estas la trezoro de la mondo,
Vi estas kiel la steloj, kiel la ventoj, kiel la ondoj, kiel la birdoj, kiel la floroj sur la tero.
Libereco estas via bela nom´!

Share

Lämna ett svar

Din e-postadress kommer inte publiceras. Obligatoriska fält är märkta *

Post comment